世界语万花筒
中世双语《找个理由看母亲》
中世双语《找个理由看母亲》
发布日期:2025-08-18 10:39
Serĉi pretekston por viziti la patrinon
YinJiaxin(殷嘉新)
Je mia aĝo de kvar jaroj, pro malriĉeco, la gepatroj adoptigis min al la pli juna onklo, kies familio vivis iomete pli bone ol la mia. Nuntempe, la patro kaj la adoptaj gepatroj jam forpasis, dum la patrino fartas sane. Mi kelkfoje invitis la patrinon vivadi en mia familio. Sed ŝi obstine volas nek loĝi kune kun mi nek akcepti mian iun ajn helpon, ĉar, laŭ ŝia diro, ŝi ne vivtenis min antaŭe, do ŝi preferas ne ĝeni min nun.
Post sia eksedziĝo, mia pli juna frato loĝas kun la patrino en luita domo, kiu distancas de mia loĝejo je kvar kilometroj. Mia frato laboras tre malproksime, ĉiutage eliras frumatene kaj revenas malfrue. Kiel introvertito, li malofte interparolas kun la patrino. Do tuj kiam al mi ne mankas tempo, mi stiras la aŭton por viziti la patrinon kaj babiladi momenton kun ŝi. Estas malfacile paroli kun la patrino, kiu iomete surdas. Tamen mi ĉiam sentas min trankvila kiam ŝi al mi parolas tro laŭte, ĉar ju pli laŭte ŝi pri demandas tiun kaj ĉi tiun, des pli montriĝas ke ŝi estas sana. Ja estas feliĉo por gefiloj, ke sanas gepatroj.
La patrino trapasis tre multe da mizeraĵoj, do ŝi neniam konsideras vivan malfacilaĵon kiel malfacilaĵon, ĉiam dirante ke ŝi vivas bonan vivon. Ŝi neniam esprimas sian deziron por vizito de la gefiloj.
Mi scias, ke nur kiam ĉiu familio de la kvar gefiloj restas harmonia kaj sekura, la patrino sentas sin kontenta kaj sensoleca, ne atentante kiu venas aŭ ne. Ĉiufoje kiam mi ŝin vizitis , ŝi ĉiam provis konstati, ĉu mi venis por iu celo, ripete demandante:“Por kio vi venas?”Ŝi kutime demandas, ĉu mi jam manĝis, eĉ se tiam estis la oka-naŭa horo vespere aŭ la tria-kvara posttagmeze. Traktante min kiel gaston, ŝi intencis elportis al mi manĝaĵojn, kvankam en la kuirejo troviĝis nur plado da kuirita legomo kaj telereto da la de ŝi peklita legomo. Post kiam mi sciigis al ŝi, ke mi venis por nenio, ŝi ĉiufoje rigardis min duondube. Ŝi ĉiam interrompis nian interbabiladon per siaj demandoj: “Ĉu vi venis por io?”“Kio okazis al via familio?” “Kiel via edzino fartas?” “Ĉu via filo bonasen la lernejo?” Ŝajnas al ŝi, ke mi vizitas ŝin certe por io. Mi finfine komprenis, ke ŝi ne kutimas al mia vizito sencela.
Por forigi el la patrino la senton ke mi vizitas ŝin nepre por iu celo, antaŭ ol iri al ŝi, mi unue serĉas pretekston, kiun ŝi sentas konvena: doni ion al la frato, kontroli lian komputilon, alporti la aĉetitajn legomojn, postuli al la patrino la peklitan legomon (efektive mi neniam ŝatas peklitan legomon)...Poste, mi vere ne povas eltrovi novan pretekston.
Troviĝas brulligna kuirforno en la domo de la patrino. Por ŝpari monon, ŝi kiel eble plej multe uzas la brulligna kuirforno anstataŭ la fornon de likvigita gaso.
Instaliĝis du novaj klimatiziloj en mia domo, kaj restis eluzitaj pakumoj, kiujn mi donis al la patrino por bruli. Ŝi tre ĝojis, dirante ke mi devas doni al ŝi bruleblaj neluzitaĵojn, kiun mi kiam ajn havos. Subite mi cerbumis tion, ke por vidi ŝin de tempo al tempo mi povas alporti bruleblaĵojn. Ekde tiam, mi intence amasigas bruleblaĵojn, ekzemple, skatoletojn, malnovajn librojn kaj ĵurnalojn k.t.p. Kiam mi iras alla patrino, mi alportas nur unu partonda la kolektitaĵoj, sed ne ĉiujn, ĉar tiamaniere mi povas plurfoje viziti la patrinon.
《找个借口去探望母亲》
译文:莫养圣
我四岁时,家境贫寒,我被过继给小叔,他们的生活条件比我原生家庭好些。如今,生父与养父母都已离世,唯独母亲安康。我多次想接母亲同住,她却坚决拒绝。母亲是个明理的人,既不愿与我同住,也不肯接受我的任何帮助。她说,当年没养育我,把你过寄给人,如今你没有赡养我的义务。
弟弟离异后,独自与母亲生活一起,他们住在离我四公里远的房子里。弟弟工作地点偏远,早出晚归,他性格内向,很少与母亲交流。所以,每当我有空时,就开车去看望母亲,陪她唠唠家常。母亲有点耳背,交流困难,但听她大声地说话时,我心里便觉得踏实。毕竟,孩子最大的幸福,就是父母安康。
母亲一生历经诸多磨难,却从不把生活的艰难当作什么了不得的事,总说日子过得不错。她从不主动表达想念孩子?我知道,只要孩子的家庭各自和睦、安稳,她才会安心满足,无论谁来谁不来,她都不在意。每次我去看她,她总反复询问:“你来是不是有什么事?”甚至于下午四五点或晚上七八点都会问“你有没有吃饭?”待我像客人一样,尽管餐桌上没有什么菜,都会为我搞点什么吃的。她还常常问我“家里有没有出什么事?”“你老婆怎么样?”“你儿子学习好不好?”她似乎总觉得我来看她一定有事儿。我告诉她我只是想看看她,她却半信半疑。
为了避免让她觉得我来有目的,我每次去前,我都先找个理由:给弟弟送东西、帮他检查电脑、带去便宜蔬菜、做点腌菜等(其实我不爱吃腌菜)。其它的,我实在想不出新理由了。
后来,我发现母亲为了省钱,不用家中液化气灶,她常常还用火灶,用木柴来烧饭煮菜。正好我家中有二架空调包装箱木板,打包好,就送给母亲生火用。她特别高兴,让我以后有木柴就给她。我灵机一动,为了能见母亲,我便多收集一些木柴。于是,我开始有意识地收集一些起火用易燃物品等,每次去只带一部分,这样就有理由多去几次探望母亲。
分享到:

