协会动态

国际世界语协会赞助多语者聚会——世界语者参与享有优惠

发布日期:2026-03-02 14:49
La poliglota agado estas rekonfirmita de la strategia plano de UEA – AKIRI 2025-2030 – kiel unu el la strategiaj prioritatoj kadre de la kampo Informado (celo Konsciigo). En la lastaj jaroj, kunlabore kun E@I kaj TEJO, UEA garantiis signifan ĉeeston de Esperanto en la eventoj, kiuj fariĝis la plej gravaj poliglotaj eventoj de la mondo. La Poligota Kunveno (“Polyglot Gathering”), organizata de E@I, okazadas en du versioj: rete kaj surloke. En 2026 UEA denove sponsoras la eventojn laŭ la altaj kategorioj: Ekskluziva Sponsoro por la reta kaj Ora Sponsoro por la surloka, kio donas ne nur videbligon kaj prestiĝon al Esperanto, sed ankaŭ okazojn plurmaniere prezenti nian lingvon kaj movadon, aldone al ekskluzivaj rabatoj por esperantistoj.
多语者活动已被国际世界语协会《2025-2030战略规划》重新确认为"信息传播"领域(目标:提升认知)的战略重点之一。近年来,国际世协与E@I及国际青年世界语协会合作,确保世界语在这些已成为全球最重要多语者活动中占据显著地位。由E@I组织的多语者聚会以线上和线下两种形式举办。2026年,国际世协将再次按高级别赞助这两项活动:线上活动为"独家赞助商",线下活动为"金牌赞助商"。这不仅提升了世界语的能见度和声望,还提供了以多种方式展示我们的语言和运动的机会,此外还为世界语者提供专属折扣。


La Reta Poliglota Kunveno (Polyglot Gathering Online) okazos de la 5-a ĝis la 8-a de marto – kaj danke al la sponsoreco de UEA esperantistoj ĝuas 40%-an rabaton por la aliĝkotizo: do 30 EUR anstataŭ la nunaj 50 EUR (prezo valida por aliĝoj ĝis la 28-a de februaro; poste 45 EUR anstataŭ 75 EUR, pro la rabato). Por ĝui tiun rabaton sufiĉas entajpi la rabatkodon “UEAmojosas2026” en la aliĝilo al Polyglot Gathering Online.
线上多语者聚会将于3月5日至8日举行——得益于国际世协的赞助,世界语者可享受40%的注册费折扣:即30欧元,而非原价的50欧元(该价格适用于2月28日前注册;之后为45欧元,而非75欧元,因享受折扣)。要享受此折扣,只需在线上多语者聚会的注册表中输入折扣代码"UEAmojosas2026"。

Pri la Reta Poliglota Kunveno la sponsorado de UEA ebligas la aperigon de la nomo de UEA kaj Esperanto en ĉiuj video-registraĵoj de la evento, kiuj normale spekteblas iom post la evento mem en la jutub-kanalo Polyglot Gathering; UEA (kaj Esperanto) ankaŭ ĝuas spacon por propra specifa prezentado dum ĉiuj tagoj de la evento; spacon por salutparolado dum la inaŭguro de la evento; kaj konstantan reklamon (nomon, emblemon kaj propran spacon) en la eventa platformo. Pri la surloka Poliglota Kunveno la sponsorado de UEA ebligas aldoni informilon pri UEA kaj Esperanto en la eventa sako; havi ekspozician tablon dum la evento; havi afiŝojn pri UEA kaj Esperanto en prelegĉambroj; meti flugfoliojn/informkartojn sur la akcepteja tablo; kaj proponi specifajn programerojn dum la evento. Por tio ĉio UEA ankaŭ kutime strebas kunlabori kun TEJO.
关于线上多语者聚会,国际世协的赞助使其名称和世界语能够出现在活动的所有视频回放中,这些视频在活动结束后不久即可在YouTube的"多语者聚会(Polyglot Gathering)"频道上观看;国际世协(及世界语)还在活动期间的每一天拥有进行专项推介的空间;在活动开幕式上拥有致辞的机会;并在活动平台上拥有持续的宣传位(名称、徽标和专属空间)。在线下多语者聚会期间,国际世协的赞助使其能够将有关国际世协和世界语的信息材料放入活动资料袋;在活动期间拥有展台;在演讲厅张贴有关国际世界语协会和世界语的海报;在接待台放置传单/信息卡;并在活动期间提供特定的活动项目。为此,国际世协通常也努力与国际青年世协开展合作。


Por ambaŭ eventoj UEA kaj Esperanto ĝuas menciojn en la sociaj retoj kaj komunikado (Facebook, Instagram kaj retpoŝte); kaj nomon kaj emblemon en lumbildoj kaj en la eventa retejo. Grava ĉeesto de Esperanto en la eventoj okazas en la formo de prelegoj, forumoj, koncertoj kun esperantistaj artistoj, rapidkursoj kaj ĉambroj por praktikado de la lingvo. Inter la prelegantoj troviĝas la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain.
对于这两项活动,国际世协和世界语都将在社交媒体和通讯(Facebook、Instagram及电子邮件)中被提及;其名称和徽标也将出现在幻灯片和活动网站上。世界语在这些活动中的参与形式包括讲座、论坛、世界语音乐会、速成课以及语言练习室。演讲者中包括国际世协副主席Seán Ó Riain。

La poliglota agado fariĝis tre grava por konsciigo pri Esperanto ĉe poliglotoj. Per la sponsorado – investo de 3500 EUR – UEA jam garantiis la ĉeeston de Esperanto en tiuj gravaj eventoj, sed – se ĝi ricevos pli da donacoj – eblos kreskigi eĉ la atingojn de tiuj sponsoradoj, ekz-e, krom ebligante ĉion supre menciitan, ankaŭ kovrante presadon de informaterialoj, distribuon de Esperanto-memoraĵoj (inkluzive de globkrajonoj, kajeretoj k.s.), preparadon kaj sendadon de libroj kaj libretoj Esperanto-rilataj (unu- aŭ du-lingvaj) kaj vojaĝkostojn de invititaj artistoj kaj prelegontoj. Pro tio donacoj estas tre bonvenaj al la Fondaĵo Informado de UEA (uea.org/alighoj/donacoj/informado). UEA sincere antaŭdankas pro donacoj tiucelaj kaj kuraĝigas esperantistojn partopreni la eventojn rete kaj surloke.
多语者活动对于提升多语者对世界语的认知变得至关重要。通过这笔3500欧元的赞助投资,国际世协已确保了世界语在这些重要活动中的存在。但如果能收到更多捐款,这些赞助的成效还能进一步扩大,例如,除了实现上述所有内容外,还可以支付宣传材料的印刷费、世界语纪念品(包括圆珠笔、小本子等)的分发费、世界语相关书籍/小册子(单语或双语)的准备和邮寄费,以及受邀艺术家和演讲者的差旅费。因此,非常欢迎向国际世协信息传播基金会(uea.org/alighoj/donacoj/informado)捐款。国际世界语协会衷心感谢为此目的的捐款,并鼓励世界语者线上和线下参与这些活动。
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.