世界语万花筒
+ 查看更多
Penseroj de Rimedo 2+ 查看更多
Penseroj de Rimedo 2
+ 查看更多
发布日期:2025-08-27 10:43

Verkis Rimedo
Hodiaŭ estas 22-a de aŭgusto 2025. Mi denove ekparolas pri miaj penseroj. Kia estas la hodiaŭa temo? Fakte, mi mem ne certas. Kion mi tajpas, tion estas la temo.
Mi instigas registri miajn penserojn pro tri kialoj:
Unue, kvankam ĉi tiu efektiva vilaĝa laboro igis min pli realisma, mi volas konservi ioman romantikismon. Kaj mi estas esperantisto—ĉi tio neniam ŝanĝiĝos. Do, mi uzos Esperanton ĉiam, ĉu por memorigi mian junulon aŭ ne, certe ĝi akompanos min dumvive.
Due, hodiaŭ estas mia naskiĝtago. Dum homoj kreskas, la naskiĝtago ŝajnas malgraviĝi. Krom gepatroj, amanto kaj bonaj amikoj, apenaŭ iu memoras, eĉ retejoj kaj aplikaĵoj nun ne atentas tion por ŝpari komputilan potencon. Kontrolante retpoŝton ĉe laboro, mi ricevis la mesaĝon Ni kore salutas vin de"edukado.net". Kun espero mi regis ĝin, kaj efektive, ili deziris al mi feliĉan naskiĝtagon. Kvankam ĝi eble estis programo, ĝi donis iom da humanisma varmeco en mian vivon.
Trie, verŝajne tio rilatas al la interparolo kun S-ano Venki kaj S-anino 来意安 hieraŭnokte. Mi volas montri al aliaj la aspekton de novgeneraciaj ĉinaj junuloj laborantaj en vilaĝo por idealo aŭ popolo aŭ aliaj, pruvante ke nia generacio ne fiaskis—same kiel la generacioj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Kaj mi esperas, ke iam ajn, iu esperantisto legos miajn penserojn, eble same kiel mi skribis en mia lasta pensero: mi en paralela universo post cent jaroj ankaŭ ridos.
Jam du jaroj pasis de kiam mi diplomiĝis, kaj mia nivelo de Esperanto iom post iom malboniĝas. Multaj el miaj frazoj kaj vortoj estas tradukitaj. Bonvolu pardoni min se aperas iuj maltaŭgaj frazoj.
Pripensante pri tio—forlasi la laborŝancon ĉe EPĈ kaj elekti reveni al kampara laboro—ĉio originis de instruista volontulado en Kaŝgar antaŭ kvar jaroj. En la universitato, mi studis Esperanton kaj pleniĝis je "internacia perspektivo" kaj "ambiciaj celoj". Mi ĉiam sentas, ke la loko, kie sonĝoj realiĝas, estas malproksime. Do, tiam en mia koro ĉiam ekzistis revo: junuloj devas fari ion signifan!
En 2021, mi iris al Xinjiang. De Linyi ĝis Kaŝgar, pli ol 4700 kilometroj, mi aliris dum kvar tagoj kaj tri noktoj. Sed min bonvenigis ne la imagitaj aĵoj, sed flavaj sabloŝtormoj. Vere, en Shule ne pluvas, terero falas! Tamen la infanoj estis mirindaj. Unuafoje renkontante min, ili okulegis kaj demandis: "Ĉu vi estas la nova instruisto el Shandong?" Kiam mi kapjesis, la klasĉambro eksplodis en ĝojo, kaj la infanoj ĝoje kriis: "La instruisto el Shandong alvenis!". Post tiu ĉi leciono, instr. Tohtigul klarigis: "Adax Rahmat (amiko dankon). Shandong bala (junulo de Shandong), estas tro malmultaj instruistoj, kun unu persono instruanta ses aŭ sep klasojn. Nun vi venas helpi nin, dankon!"
Aŭdinte tion, mia koro peziĝis. Ĉar mi ne sciis, ĉu mia revo tie troviĝas, sed mi klare vidis la revojn de la infanoj: dum ĉina leciono, la knabino Munisa ĉiam eraris skribante, do mi tenis ŝian maneton kaj skribis kune; en deklamklubo, Abudusalam diris "pěngyou" anstataŭ "péngyou", do mi ekzercis lin ripete; en Esperanto leciono, Ayigul montris Shandong sur la mapo kaj infanvoĉe diris "mi volas iri tien". Forirante, ili donis al mi desegnaĵon kun surskribo: "Instruisto Song, mi revas fariĝi instruisto kaj studi en universitato en Shandong!" En tiu momento, mi komprenis: kiam la kredo "ami la patrujon" fariĝas paŝoj de volontulado, la revo de unu persono povas ekbruligi la esperon de alia.
Kaj mi, kion plu mi povus fari? Diplomiĝinte en 2023, mi alfrontis la labor-elekton menciitan supre. Unuflanke estis EPĈ rilata al Esperanto, aliflanke estis administracia junularkadro, kaj devi reveni al iu vilaĝo en vilaĝego en iu gubernio de Linyi urbo, por fari la plej komparan laboron. Kiel elekti? La Kanto de Montoj Yi kaj Meng, kiun ni linyi-anoj aŭdis de infanaĝo, influis min dum mia decidofaro! Nun, vi jam vidas mian elekton. Ĉu mi estas stulta? Sed mi volas daŭrigi tiun sonĝon: junuloj devas fari ion signifan!
Tiel, en julio 2023, mi alvenis al Beizhang vilaĝo en Yangji vilaĝego de Tancheng gubernio. Tuj post alveno al la vilaĝo, mi hazarde atingis la riverpatrolon por malhelpi dronadon de infanoj. Kaj mi kaj la sekretario de vilaĝo senĉese admonis kaj patrolis. Mi supozis ke mi laboras sufiĉe energie, ĝis kiam la maljunulino demandis min: "Junulo, vi nur diras prizorĝu infanojn, sed kiu faros la kampolaboron? Ĉu vi povas prizorgi niajn infanon?" Aŭdinte tion, mi ruĝiĝis - mi pensis ke mi jam profundis inter la popolanoj, sed fakte mi ankoraŭ ne faris tion.
Tial, mi aranĝis la ĉambron de nia vilaĝo kiel klasĉambron, prizorgis infanojn tage, preparis kursojn nokte, kaj laŭokaze starigis "Lernoejon de Yi Meng". Dum la tagoj de kurso, Zhang Xiaoxiao ĉiam puŝis sukeron al mi: "Sinjoro, manĝu ĝin! Ĝi estas pli dolĉa ol aliaj." Vidante lian naivan rideton, mi ŝajne denove komprenis: niaj diraĵoj kiel "labori diligente" aŭ "Servante la Popolon" neniam estas nur sloganoj, sed ni devas elmontri nian forton kaj fari aferojn laŭ la deziroj de la popolanoj. Kiel prezidanto Xi diris, "traktu la popolanojn kiel parencojn".
Infanoj estas prizorgataj, sed la monujo de la samvilaĝanoj estas malplena. Iam manĝante Jianbing-on (ĉinan panleton), mi subite konsciis: la vilaĝo havas bonajn metilojn, sed mankas merkata pensmaniero; ili havas laborforton, sed mankas industria ĉeno—jen estas la "malfacilaĵoj por superi" por junuloj!
Ek! Kvankam estis multaj malfacilaĵoj, la kvalito de Yi Meng-anoj "decidi kaj tuj fari" ekestis! Sen mono, sen ekipaĵo? Mi kaj la sekretario de vilaĝo multfoje iris al firmaoj por peti investon kaj akiris 50 000 juanojn. Sen loko? Mi kaj la vilaĝanoj kune transformis neuzatajn loĝdomojn. Sen produktaj sakoj? Mi, kiu studis Esperanton, desegnis per mano IP-on de Jianbing, transformis Linyi-on en Meng-bubon, kaj ankaŭ igis nian saĝulan Zhuge Liang iĝi "nova kamparano" tenante bambuan glavon unuflanke kaj pan-kradon aliflanke. Neniuj vendoj? Ni portis Jianbing-ojn al foiroj, laŭdis kaj vendis al ĉiu, iam parolis tutan tagon, la gorĝo raŭkis kaj ne povis paroli, fine venis la unua mendo: "Unue mendu 50 kilogramojn!" Tiun nokton, kaŭrante ĉe la vilaĝo por telefoni hejmen, dum parolado la gorĝo doloris kaj ploris, sed en la koro estis varme, kaj la sonĝo de tiu nokto estis eksterordinare dolĉa.
La persisto en miaj koroj pelas nian industrion de Jianbing-o daŭre disvolviĝi. En 2024, danke al plurflankaj klopodoj, ni sukcese akiris financadon de 1.5 miliono da juanoj por pligrandigi kaj konstrui normigitan produktejon de 1500 kvadrataj metroj. Nuntempe, nia normigita produktejo estas sukcese konstruita. La vilaĝa kompanio "Manĝaĵo de Yi-Zhang" nun dungas profesian manaĝeron por prizorgi la operaciojn. Samtempe, ni etendos ĉi tiun industrion al 9 najbaraj vilaĝoj. Antaŭvidatas ke la jaraj vendoj atingos 8 milionojn da juanoj, kaj pli ol 100 homoj povos partopreni en la produktado, efektive riĉigante sin vilaĝe.
Tiel, du jaroj pasis, niaj Jianbing-oj vendiĝis al Pekino kaj Ŝanhajo, la vendoj atingis 660,000 juanojn, kaj pli ol 20 samvilaĝanoj povas gajni 2 000 ĝis 3 000 juanojn monate ĉe siaj hejmoj. Dum tiu tempo, la alparolo de la samvilaĝanoj al mi ankaŭ ŝanĝiĝis de "la nova administracia junularkadro" al "Song de nia vilaĝo". Dum la fina kontrolo de la administracia junularkadra periodo, ĉiuj laŭdis min per la plej simplaj vortoj: "Song, vi laboras vere bonege! Povas prizorgi infanojn kaj enspezigi monon, la vivo estas kvazaŭ sonĝo! Nun ni rigardas vin kiel nia propra infano, poste veni al nia vilaĝo estas kiel veni hejmen!" Aŭdinte tion, mi malkovris ke la diro de prezidanto Xi "raktu la popolanojn kiel parencojn" havas duan parton: "ankaŭ ili traktas nin kiel parencojn". Samideanoj, oni diras ke popolana laboro estas malfacila, sed kiam ni vere traktas la popolanojn kiel niajn proprajn parencojn, kaj traktas la aferojn de la popolanoj kiel niajn proprajn aferojn, ni trovos ke la sonĝo de "partiano kaj popolano unuĉe" estas ĝuste antaŭ ni.
Komence de la jaro, s-ro Ragnar vidinte tion, diris al mi: "Mi lastatempe tradukas la verkojn de prezidanto Xi, kaj malkovris ke li junage jam laboris en vilaĝoj. Estas surprize ke nun ankaŭ la junuloj de la Z-generacio en Ĉinio volas iri al kamparo. Verke Komunista Partio de Ĉinio estas speciala."
Tial mi volas diri: la kvalitoj en niaj genoj ne povas perdiĝi! Kiam la samvilaĝanoj diras "kvazaŭ sonĝas", fakte tio signifas ke nia vivo akiris novan dolĉon. Ĉi tiu dolĉeco estas la fundamento de "prospero", kaj ankaŭ la valorsistemo de nia generacio de ĉinaj junuloj: ni ne nur rigardu la stelojn, sed ankaŭ tenu siajn piedojn sur la tero, laborau diligente kaj reale. La loko por realigi la vivovaloron ne estas en malproksimo, sed ĝuste en la tero sub niaj piedoj, en ĉiu tago kiam ni kune kun la samvilaĝanoj ŝvitas, kune ridas, kaj kune transformas la "bonan vivon" el sonĝo al realaĵo en niaj manoj. Mi elektis la ĝustan vojon, kaj mi pretas daŭrigi ĝin kune kun la samvilaĝanoj.
分享到:

